,

MemFarito (Muzikalbumo) – Samba

25 

MemFarito » estas muzikalbumo de la esperantista artisto Samba Boozy Bouzot, kiu estos lanĉita la 5-a de decembro 2024. La albumo estas speciale verkita, komponita kaj produktita de li mem, tial la titolo « MemFarito ». Ĝi estas esprimo de lia persona kreemo kaj sindediĉo al muziko kaj Esperanto.

 

Catégories : , Étiquettes : , ,

Kun granda ĝojo mi anoncas la eldonon de mia muzikalbumo MemFarito en mia oficiala retejo.
Mi elektis labori kaj eldoni ĉi tiun albumon en Esperanto, kaj mi laboris per ĉiuj fortoj kaj kun mia koro por la esperantista komunumo en ĉi tiu projekto. Estas granda plezuro prezenti ĝin al vi ĉe mia oficiala retejo: www.sambamuziko.com.

MemFarito estas muzikalbumo de la esperantista artisto Samba Boozy Bouzot, kiu estos lanĉita la 5-an de decembro 2024. La albumo estas speciale verkita, komponita, kaj produktita de mi mem, tial la titolo MemFarito. Ĝi estas esprimo de mia persona kreemo kaj sindediĉo al muziko kaj Esperanto.

La albumo haveblas por elŝuto kontraŭ nur 25 eŭroj ĉe: https://sambamuziko.com/produit/memfarito/

La albumo enhavas 14 kantojn :

Kantlisto:

  1. MemFarito
  2. Monda Unio
  3. Amiko
  4. Mono
  5. Ĉirkaŭ la mondo (kun Tone – Brazilo)
  6. Bonege (kun Platano – Francio)
  7. Afriko
  8. Amo
  9. La nova jaro
  10. Plej bona
  11. Halo (kun Cristina Casella – Argentino)
  12. Senegalo
  13. Muziko
  14. Karulo

Dankoj:

  • Al la tuta teamo de Label Bouzot Entertainment pro la produktado de la albumo en BE Studio (www.bouzot.com).
  • Al Metadef por la realigo de la tri videokantoj (Senegalo, Muziko, Karulo).
  • Al Becaye Sibibe, la reteja programisto de www.sambamuziko.com.
  • Al Leda Ly de Beyond Visual kaj Max The Leader de Black Studio pro la fotoj kaj la grafikajxoj de la albumo kaj retejo.
  • Al Assane Faye, mia Esperanto-instruisto, kaj la Esperantista Asocio de Senegalo kaj la Asocio de Junaj Esperantistoj de Senegalo (SEJ).

Ni invitas vin finance subteni nian esperantistan projekton. Faru donacon, ĉar ni vere bezonas vian helpon por antaŭeniri kun la projekto por la esperantista komunumo. Niaj financaj rimedoj estas tre limigitaj. Bonvolu donaci ĉe: https://sambamuziko.com/fari-donacon.

Vi povas kontakti nin tra nia oficiala retejo aŭ nia Telegram-grupo ĉe: https://sambamuziko.com/kontakto.

Karaj amikoj, la albumo estas eldonita. Aĉetu, aŭskultu, kaj lasu al mi vian opinion, se vi ŝatis ĝin.
Dankon!
Muzike,
Samba


Informoj pri la elŝuta dosiero:

  • RAP-albumo (Hip-hop)
  • Lingvo: 100% Esperanto
  • Formato: ZIP
  • 14 kantoj
  • Dosierformato: MP3
  • Kovrilbildo kaj kantlisto en JPEG
  • Grandeco: 127 MB

Avis

Il n’y a pas encore d’avis.

Soyez le premier à laisser votre avis sur “MemFarito (Muzikalbumo) – Samba”

Votre adresse e-mail ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *

Vous aimerez peut-être aussi…

1
    1
    Your Cart
    MemFarito (Muzikalbumo) - Samba
    1 X 25  = 25 
    Retour en haut